2016/11/13

Kiel oni uzas TOR?

Ni jam diskutis tion, kio TOR estas, sed, kiel oni uzas ĝin?

Estas tri kutimaj manieroj por uzi ĝin, depende je kion vi celas.


Tor2Web

Atingi ".onion" retpaĝojn (ne-anonime)

Oni kutime pensas, ke TOR nur utilas por retumado anonima, sed ankaŭ eblas starigi servilon anoniman. Uzante la saman metodon por retumi anonime, la kaŝitaj serviloj povas kaŝi siajn IP-adresojn kaj jen siajn lokojn. 

Ĉi tiuj kaŝitaj retpaĝoj finiĝas per ".onion" anstataŭ ".com" (aŭ “.net”, “.org”, ktp).

Se anonimeco ne gravas, kaj oni nur volas atingi la ".onion" repaĝojn, oni povas uzi Tor2Web. Tor2Web agas kiel prokurilo (t.e. Tor2Web uzos la TOR servilojn de voluntuloj por atingi la TOR reton kaj venigi al vi la ".onion" retpaĝon). 

Rimarkoj:
  • Tor2Web ne estas anonima servo.
  • Tor2Web nur utilas por atingi ".onion" retpaĝojn.


Ne uzu Tor2Web se vi volas esti anonima.

TOR Browser

Atingi kaj la ".onion" kaj la ".com" retpaĝojn anonime

TOR Browser (TOR Retumilo) estas modifita Firefox retumilo. Ĝi enkursigas ĉiujn datumojn kiuj estis kreitaj en la TOR Brower, tra la TOR reto. Ĉi tio ebligas ke oni povu atingi la ".onion" retpaĝojn kaj ankaŭ la “.com” (".net", ".org", ktp) retpaĝojn.

Rimarku ke kiam oni uzas la TOR Browser, oni restas anonima. Kiam oni uzas alian programaron en la komputilo (eble retpoŝtprogramaron, tujmesaĝilon, ktp), oni ne estas anonima, ĉar tiuj programaroj ne uzas la TOR Browser aŭ la TOR reton.

Rimarkoj:
  • TOR Browser anonimigas la datumojn kiuj estas kreitaj en la retumilo mem.
  • TOR Browser ne anonimigas datumojn kiuj ne devenas de la retumilo.

Ne uzu TOR Browser se vi volas esti anonima.



Tails

Por esti tute anonima

Tails estas operaciumo bazite je Debian Linukso. Ĝi certigas ke ĉiu programaro en la operaciumo uzas la TOR reton. Oni povas uzi ĝin kiel aŭtonoman poŝmemorilon, praŝarĝeblan KD, aŭ kiel normalan operaciumon.

Aldone, anstataŭ la fiksita disko, Tails uzas la ĉefmemoron por operacii. Ĉi tio signifas ke neniu spuro estos lasita en la komputilo mem kaj ne difektos la komputilon.

Se oni volas tutan anonimecon, uzu Tails.

Demandoj:

  • Tails proklamas ke ĝi “helpas al iu uzi la interreton anonime”. Sed ja estas maniero(j) por rompi la anonimecon. Kiel (aŭ pro la uzanto aŭ pro la programaro)?
  • Tails uzas nur la ĉefmemoron por funkcii, sed, ĉu tio estas tute sekura?
Kion vi pensas?

3 comments:

  1. Mi uzas TorBrowser ekde kelkaj semajnoj. Mi vidas du problemojn: foje ghi ne volas konektighi, au petas multan tempon; multaj retpagharoj rifuzas la TORajn IPojn, kiuj estas publikaj. Krom tio, mi trovas ghin samtempe facila kaj efika.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Jes, ĉar TOR estas anonima (nu, ne plu tiel anonima pro freŝa usona leĝo), la spamistoj ŝatas uzi ĝin por spamado. Pro tio, kelkaj retpaĝoj ne permesas rettrafikon kiu devenas de la TOR serviloj.

      Delete
    2. Kiu leĝo?

      Estas solvoj por la retpaĝistoj kiuj volas dividi la spamistojn de la bonaj uzantoj. Sufiĉas uzi CAPTCHAn plimultfoje.

      Delete