2016/11/11

Kio estas TOR?









TOR estas libera programaro por komuniki kaj retumi anonime. TOR kondukas la datumon ciferecan tra reto de komputiloj kaj serviloj, kiuj ankaŭ uzas la programaron. Uzante cepan enkursadon, la datumo estas ĉifrita en tia maniero ke la servilo nur konas de kie la datumo ĉifrita alvenis kaj al kie ĝi iros, neniam sciante la deĉifritan datumon mem.

Per ĉi tiu metodo, la datumo, la agadoj, kaj la loko de la uzanto restas kaŝitaj.

Ĉu Konfuzata?


Imagu ĉi tion: vi volas sendi mesaĝon al Alicio, sed vi ne volas, ke Alicio sciu, ke la mesaĝo estas de vi. Kion vi povus fari?


Vi povus skribi vian mesaĝon, "Saluton!" sur papero, meti la paperon en la koverton, kaj skribi "Al Alicio" sur la koverto. Nu, se vi mem donus la koverton al Alicio, Alicio scius, ke la letero estus via letero. Tio ne estus bona afero. Vi do decidus meti tiun koverton en alian koverton, kaj skribi sur ĝi "Al Bobo".
  • Vi donus la koverton al Bobo.
  • Bobo malfermus la koverton, kaj vidus la mesaĝon "Al Alicio" sur la ena koverto.
  • Bobo donus la koverton al Alicio.
  • Alicio malfermus la koverton, kaj legus vian mesaĝon, "Saluton!"
Alicio povus scii, ke vi sendis la mesaĝon, ĉar Bobo scius, ke vi sendis ĝin.

Vi do decidus meti tiun koverton en alian koverton, kaj skribi sur ĝi "Al Ĉarlio".

  • Vi donus la koverton al Ĉarlio.
  • Ĉarlio malfermus la koverton, kaj vidus la mesaĝon "Al Bobo" sur la ena koverto.
  • Ĉarlio donus la koverton al Bobo.
  • Bobo malfermus koverton, kaj vidus la mesaĝon "Al Alicio" sur la ena koverto.
  • Bobo donus la koverton al Alicio.
  • Alicio malfermus la koverton, kaj legus vian mesaĝon "Saluton!"

Ĉe ĉi tiu punkto, pere de almenaŭ du relajsoj, Alicio ne scius kiu sendis la leteron, ĉar eĉ Bobo ne scius.





En la praktiko, TOR uzas multajn relajsojn/servilojn en diversaj landoj kaj lokoj por kursigi la datumon. Tamen, ĝi ne estas tute sekura... 



Demandoj



  • Kiel la anonimeco de la uzanto povus esti rompita? (t.e. ke oni povus scii la lokon kaj la agadojn de la uzanto)
  • Kiu uzus TOR kaj kial?

Kion vi pensas?

No comments:

Post a Comment