2016/11/19

La Nerompebla Ĉifro

En komputila sekureco, la devizo estas ke nenio estas nerompebla (atentu la duoblan negativon...) - ĉifroj, programaroj, ktp - nur gravas kiom longe oni devas prilabori por rompi ĝin.

Sed - teorie - ja estas nerompebla ĉifro.

fonto



La Unuuzo-ĉifro


La unuuzo-ĉifro uzas sistemon facilan (sed rompeblan) por ĉifri la mesaĝon. La potenco de la ĉifro ne restas en la ĉifrado mem, sed tiel, kiel la nomo implikas: ĝi estas uzata nur unufoje.

Kutime, oni uzas kaj la saman ĉifron kaj la saman ŝlosilon/pasvorton por protekti sian komunikadon. Ju pli ofte malamiko interkaptus tiujn samŝlosilo-ĉifrite mesaĝojn, des pli facile estus la deĉifrado. 

Kia malbona sistemo!

La "Ĉifro" Parto


Por ĉifri kaj deĉifri, oni uzas Modulan Aritmetikon. Modula Aritmetiko estas sistemo, kiu limas la maksimuman valoron de la solvo. Tio estas ke la numeroj ĉiam estas inter 0 kaj MOD - 1.

Kio?!



Pensu pri horloĝo. 

Eble la nuna tempo estas 9:00 atm. Kio estos la tempo post 4 horoj?

1:00 ptm, ĉu ne?

Jen, vi ĵus faris modulan aritmetikon! 

Aritmetike, vi faris (% estas la simbolo por modulo):

(9 + 4) % 12
13 % 12
1

Kiam oni modulas, oni dividas la kvanton per la modulo kaj la restaĵo estas la solvo.

Ekzemploj:

100 % 100
0
(t.e. 100 dividiĝas per 100 unufoje, kaj estas neniu restaĵo)

201 % 100
(t.e 201 dividiĝas per 100 dufoje, kaj 1 restas)

302 % 100
2
(t.e. 302 dividiĝas per 100 trifoje, kaj 2 restas)

Ni Ĉifru!


Ni volas sendi la mesaĝon (“Saluton”) al Alicio.

La unua paŝo estas scii la nombron de ĉiu litero en la alfabeto:

A = 1, B = 2, C = 3 … Ŭ = 26, V = 27, Z = 28

Poste, ni uzu nian hazarde kreitan ŝlosilon kaj adicii la nombrojn modulate per 28 (estas 28 literoj en la alfabeto).

Por simpleco, la ŝlosilo estu la komenco de la alfabeto.

Por ĉifri 


( Neĉifrita Mesaĝo (NM) + Ŝlosilo (Ŝ) ) % 28 = Ĉifrita Mesaĝo (ĈM)


"ŜCOAAUU" estus la ĉifrita mesaĝo, kiun vi sendus al Alicio.

Por deĉifri

Subtrahu anstataŭ adicii.

( Ĉifrita Mesaĝo (ĈM) - Ŝlosilo (Ŝ) ) % 28 = Neĉifrita Mesaĝo (NM)


La "Unuuzo" Parto


Se:
  • La ŝlosiloj vere estus kreitaj hazarde,
  • La ŝlosiloj ĉiam restus sekretaj,
  • La ŝlosiloj estus egale longaj kiel la mesaĝo, kaj
  • La ŝlosiloj estus uzataj nur unufoje,

La ĉifro estus nerompebla.

Demandoj


  • Ĉu estas facile krei hazardajn nombrojn? 
  • Ĉu eblas eltrovi mesaĝon en ĉifrita mesaĝo krom la celata mesaĝo?

2 comments:

  1. > Ĉu estas facile krei hazardajn nombrojn?
    Jes: ekzemple 4! :D
    Mi ne vere scias. Mi jam aŭdis pri salo, sed ne tute komprenis.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ha ha, nu, nun faru tion miliardfoje. Statistike, estos trovite ke la homa cerbo emas elekti unu (aŭ du, aŭ tri) nombro(j)n ol la aliaj - jen la fendo por ekrompi la ĉifron.

      Salo estas alia afero. Salo estas uzata kiam komputilo/retpaĝo konservas pasvorton. Ĝi estas kunmetita kun la pasvorto por pli malfaciligi la deĉifradon. Tamen, bona temo por alia tempo!

      Delete